sexta-feira, 29 de novembro de 2013

Psalmo: 51


Korfavoru min, ho Dio, laŭ Via boneco;
Laŭ Via granda kompatemeco elstreku miajn pekojn.
Lavu min tute pure de mia krimo,
Kaj purigu min de mia peko. –

Ĉar miajn kulpojn mi konsciadas;
Kaj mia peko estas ĉiam antaŭ mi.
Antaŭ Vi sola mi pekis,
Kaj mi faris tion, kio estas malbona antaŭ Viaj okuloj;
Tial Vi estas justa en Via vorto
Kaj pura en Via juĝo.
Mi estas ja naskita en krimo;
Kaj en peko gravediĝis per mi mia patrino. –

Vi amas ja veron en la koro,
Kaj en kaŝiteco Vi aperigas al mi saĝon.
Senpekigu min per hisopo, kaj mi fariĝos pura;
Lavu min, kaj mi estos pli blanka ol neĝo.
Aŭdigu al mi ĝojon kaj gajecon,
Kaj regajiĝos la ostoj, kiujn Vi batis.
11 Kaŝu Vian vizaĝon de miaj pekoj,
Kaj ĉiujn miajn krimojn elstreku. –

Koron puran kreu al mi, ho Dio,
Kaj spiriton fidelan novigu en mi.
Ne forpuŝu min de Via vizaĝo,
Kaj Vian sanktan spiriton ne forprenu de mi.
Redonu al mi la ĝojon de Via helpo;
Kaj spirito bonfara fortikigu min. –

Mi instruos al la krimuloj Vian vojon;
Kaj pekuloj revenos al Vi.
Liberigu min de sango, ho Dio, Dio de mia savo;
Mia lango kantos Vian justecon.
Ho, mia Sinjoro, malfermu miajn lipojn;
Kaj mia buŝo rakontos Vian gloron.
Ĉar Vi ne deziras oferdonon, alie mi ĝin donus;
Brulofero ne plaĉas al Vi.
Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta;
Koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malŝatas. –

Bonfaru al Cion laŭ Via favoro,
Konstruu la murojn de Jerusalem;
Tiam plaĉos al Vi oferdonoj de pieco, brulofero kaj plenofero;
Tiam oni metos sur Vian altaron junajn bovojn.

Psalmo: 23


La Eternulo estas mia paŝtisto; mi mankon ne havos.
Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min,
Apud trankvilaj akvoj Li kondukas min.
Li kvietigas mian animon;
Li kondukas min laŭ vojo de la vero,
Pro Sia nomo.
Eĉ kiam mi iros tra valo de densa mallumo,
Mi ne timos malbonon,
Ĉar Vi estas kun mi;
Via bastono kaj apogiĝilo
Trankviligos min. –

Vi kovras por mi tablon
Antaŭ miaj malamikoj;
Vi ŝmiris per oleo mian kapon,
Mia pokalo estas plenigita.
Nur bono kaj favoro sekvos min
En la daŭro de mia tuta vivo;
Kaj mi restos en la domo de la Eternulo
Eterne.

Psalmo: 91


Kiu loĝas sub la ŝirmo de la Plejaltulo,
Tiu ripozas en la ombro de la Plejpotenculo.
Mi diras al la Eternulo: Mia rifuĝejo kaj mia fortikaĵo
Estas Dio, kiun mi fidas.
Ĉar Li savos vin de la reto de kaptisto,
De la pereiga pesto.
Per Siaj plumoj Li ŝirmos vin,
Kaj sub Liaj flugiloj vi rifuĝos;
Lia fideleco estas ŝildo kaj kiraso.
Ne timu la teruron de nokto,
Nek sagon, kiu flugas tage,
Nek peston, kiu iras en mallumo,
Nek epidemion, kiu ekstermas tagmeze.
Ĉe via flanko falos milo,
Kaj dek miloj ĉe via dekstra flanko;
Sed vin ĝi ne tuŝos.
Vi nur rigardos per viaj okuloj,
Kaj vi vidos la redonon al la malvirtuloj.
Ĉar Vi, ho Eternulo, estas mia defendo!
La Plejaltulon vi elektis kiel vian rifuĝejon.
Ne trafos vin malbono,
Kaj frapo ne atingos vian tendon.
Ĉar al Siaj anĝeloj Li ordonis pri vi,
Ke ili vin gardu sur ĉiuj viaj vojoj.
Sur la manoj ili vin portos,
Por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo.
Sur leonon kaj aspidon vi paŝos,
Vi piedpremos leonidon kaj drakon. –

Ĉar li ekamis Min, tial Mi lin savos;
Mi defendos lin, ĉar li konas Mian nomon.
Li vokos Min, kaj Mi lin aŭskultos;
estos kun li en mizero;
Mi lin liberigos kaj honoratigos.
Mi satigos lin per longa vivo,
Kaj aperigos al li Mian helpon.

La ora regulo


Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili; ĉar ĉi tio estas la leĝo... Mateo 7,12

Vi estos trankvila, ĉar ekzistas espero


Tiam vi forgesos mizeron;
Vi rememoros ĝin kiel forfluintan akvon.
Kaj via vivo leviĝos pli hele ol la tagmezo,
La mallumo fariĝos kiel mateno.
Kaj vi estos trankvila, ĉar ekzistas espero;
Vi rigardos ĉirkaŭen, kaj iros dormi en sendanĝereco.
Vi kuŝos, kaj neniu vin timigos;
Kaj multaj serĉos vian favoron.

(Biblio - Ijob, Ĉapitro 11:16-19)

quinta-feira, 28 de novembro de 2013

KIEL EDUKI HULIGANON


1. Donu al via infano ekde la naskiĝo ĉion, kion ĝi volas!
2. Faru ĉiam tion, kion devus fari la infano! Kiam ĝi ne ordigis siajn ludilojn, vi ilin ordigu.
La infano ekkomprenos, ke la respondecon ne havas ĝi, sed alia homo.
3. Al la infano ĉion permesu. Ĉion legi, ĉion vidi en la televido. Ĝi devas akiri sperton kaj ekkoni, kio estas por ĝi bona kaj malbona.
4. Ridu, kiam la infano parolas vulgare. La infano ekkomprenos, ke ĝi estas saĝa kaj sprita.
5. Diru nenion al la infano pri Dio. Vivvaloron kaj mondideon ĝi devas trovi mem.
6. Ne diru al la infano, ke ĝi faras ion malbone. Neniam! Ĝi povus havi malbonan konsciencon kaj tio ne estas sana.
7. Viajn konfliktojn vi ĉiam solvu en ĉeesto de la infano! Ĝi havos bonan modelon por sia geedziĝo.
8. Donu al ĝi tiom da mono, kiom ĝi volas! Konsterniĝu, se ĝi devus labori.
9. Donu al la infano perfektan komforton! Por ke ĝi ne havu neŭrozon kaj minuskompleksojn.
10. Ĉiam defendu vian infanon! Kontraŭ instruistoj, najbaroj, polico. Ĝi havos ĉiam senton,
ke ĝi pravas.

quarta-feira, 27 de novembro de 2013

La apostola kredsimbolo



Mi kredas je Dio,
la Patro ĉiopova,
la Kreinto de la ĉielo kaj la tero;
kaj je Jesuo Kristo,
lia unusola Filo,
nia Sinjoro,
kiu estis koncipita de la Sankta Spirito,
naskiĝis el Virgulino Maria,
suferis sub Poncio Pilato
kaj estis krucumita,
mortis kaj estis entombigita;
Li descendis al la infero,
la trian tagon Li reviviĝis,
ascendis en la ĉielon,
eksidis ĉe la dekstro de Dio,
la Patro ĉiopova,
de tie Li revenos por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn.
Mi kredas je la Sankta Spirito,
je la sankta katolika Eklezio,
je la unueco de la sanktuloj,
je la pardono de la pekoj,
je la reviviĝo de la korpoj,
je la eterna vivo.
Amen.

Oh! Happy Day

Mirinda!

Mizerikordon!


“Mia Dio, mi pentas en la profundo de mia koro pro miaj ofendoj al Vi, ĉar Vi estas tre bona kaj amebla. Mi promesas, per Via Graco, klopodi esti bona. Mia Jesuo, mizerikordon!”

Pripensu la liliojn de la kampo...


25 Tial mi diras al vi: Ne zorgu pri via vivo, kion vi manĝu, aŭ kion vi trinku; nek pri via korpo, kion vi surmetu. Ĉu la vivo ne estas pli ol nutraĵo, kaj la korpo pli ol vestaĵo? 26 Rigardu la birdojn de la ĉielo, ke ili ne semas, nek rikoltas, nek kolektas en grenejojn, kaj via Patro ĉiela ilin nutras. Ĉu vi ne multe pli valoras ol ili? 27 Kaj kiu el vi per zorgado povas aldoni unu ulnon al sia staturo? 28 Kaj kial vi zorgas pri vestaĵo? Pripensu la liliojn de la kampo, kiel ili kreskas: ili ne laboras, nek ŝpinas; 29 tamen mi diras al vi, ke eĉ Salomono en sia tuta gloro ne estis ornamita, kiel unu el ĉi tiuj. 30 Sed se Dio tiel vestas la kampan herbaĵon, kiu ekzistas hodiaŭ, kaj morgaŭ estos ĵetata en fornon, kiom pli certe Li vestos vin, ho malgrandfiduloj? 31 Tial ne zorgu, dirante: Kion ni manĝu? aŭ: Kion ni trinku? aŭ: Kion ni surmetu? 32 Ĉar pri ĉio tio serĉas la nacianoj; ĉar via Patro ĉiela scias, ke vi bezonas ĉion tion. 33 Sed celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj ĉio tio estos aldonita al vi. 34 Tial ne zorgu pri la morgaŭa tago, ĉar la morgaŭa tago zorgos pri si mem. Sufiĉa por la tago estas ĝia propra malbono. Mateo (Ĉapitro: 6.25-34)

Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon


1 sed Jesuo iris al la monto Olivarba. 2 Kaj li revenis frumatene en la templon, kaj la tuta popolo venis al li; kaj li sidiĝis, kaj instruadis ilin. 3 Kaj la skribistoj kaj Fariseoj alkondukis virinon, kaptitan en adulto; kaj stariginte ŝin en la mezo, 4 ili diris al li: Majstro, ĉi tiu virino estas kaptita adultante, en la faro mem. 5 En la leĝo Moseo ordonis al ni tiajn ŝtonmortigi; sed kion vi diras? 6 Kaj tion ili diris, provante lin, por povi lin akuzi pri io. Sed Jesuo sin klinis, kaj per fingro skribis sur la tero. 7 Kiam ili ankoraŭ demandis lin, li leviĝis, kaj diris al ili: Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon. 8 Kaj denove li sin klinis kaj skribis sur la tero. 9 Sed aŭdinte tion, ili eliris unu post alia, komencante de la plej maljunaj kaj ĝis la lastaj; kaj restis Jesuo sola, kaj la virino staranta en la mezo. 10 Kaj Jesuo leviĝis, kaj diris al ŝi: Virino, kie ili estas? ĉu neniu vin kondamnis? 11 Kaj ŝi diris: Neniu, Sinjoro. Jesuo diris al ŝi: Ankaŭ mi vin ne kondamnas; iru, kaj de nun ne plu peku. Johano, 8.1-11.

Pekkonfeso


Matena preĝo malgranda formo de la Matena laŭdo


Sinjoro, malfermu miajn lipojn;
Kaj mia buŝo rakontos Vian gloron.

Gloro al la Patro kaj al la Filo
kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam
kaj en eterno. Amen. Haleluja.




HIMNO
Vidu, la noktaj ombroj jam paliĝas,
ruĝe ekglimas lumo de l' aŭroro.
Ni do per pia voĉ' al Dio preĝu,
nia Sinjoro.

Li nin kompatu el profunda amo,
savon koncedu, kaj forpelu lacon,
pro Sia bono por eterne donu
al ni la pacon.

Dio la Patro, Filo kaj Spirito
tion al ni donacu kun favoro,
al kies laŭdo sonas en la mondo
kantoj de gloro.

PSALMO 36,6-10: DIO, LA FONTO DE LA VIVO
Ho Eternulo, ĝis la ĉielo atingas Via boneco, *
Via vereco ĝis la nuboj.
Via justeco estas kiel la montoj de Dio, † Viaj juĝoj
estas granda abismo; *
homon kaj bruton Vi helpas, ho Eternulo.

Kiel grand-valora estas Via favoro, ho Dio! *
Kaj la homidoj ricevas rifuĝon en la ombro de
Viaj flugiloj.
Ili satiĝas per la riĉa havo de Via domo, *
kaj el la rivero de Viaj bonaĵoj Vi ilin trinkigas.

Ĉar ĉe Vi estas la fonto de vivo, *
kaj en Via lumo ni vidas lumon.

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

PREĜO AL PSALMO 36
Ĉiopova Dio,
per Via vivanta Vorto Vi ĉion vokis, por ke ĝi ekzistu.
Homoj kaj brutoj estas ŝirmataj en Vi.
Gardu Vian kreitaĵon kontraŭ ĉiuj detruaj potencoj.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.

LEGAĴO EL LA LIBRO TOBIT (Tob 4,15a.16a.18-19)
Kion vi malŝatas, al alia tion ne faru.
Donu manĝon al malsatanto, kaj vestaĵojn al nuduloj.
Serĉu konsilon ĉe saĝulo, ne tro fieru por utiligi bonan konsilon.
Ĉiam benu la Sinjoron, vian Dion,
kaj petu de Li, ke viaj vojoj estu rektaj,
ke ĉiuj iroj kaj planoj viaj estu bon-sortaj.

LAŬDKANTO DE ZEĤARJA – BENEDICTUS (Luk 1,68-79)
Benata estu la Eternulo, *
la Dio de Izrael,
ĉar Li vizitis Sian popolon *
kaj faris por ili elaĉeton,
kaj levis kornon de savo por ni *
en la domo de Sia servanto David,
kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, *
de post la komenco de la mondo,
savadon el niaj malamikoj *
kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;
por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, *
kaj por memori Sian sanktan interligon;
la ĵuron, kiun Li ĵuris *
al nia patro Abraham;
ke Li donos al ni, † ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, *
ni servu Lin sentime,
en sankteco kaj justeco antaŭ Li *
ĉiujn niajn tagojn.

Kaj vi, infano, estos nomata *
profeto de la Plejaltulo,
ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, *
por pretigi Liajn vojojn,
por doni al Lia popolo scion de savo *
en la pardonado de iliaj pekoj,
pro la kompata koro de nia Dio, *
per kiu nin vizitis la sun-leviĝo de supre,
por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo † kaj en
la ombro de morto, *
por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco.
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

PETOJ PRI BONA TAGO
Bona Dio, asistu hodiaŭ al mi.
Sukcesigu, kion mi planis por hodiaŭ …
Faru min atentema kaj malferma por la homoj, kiujn mi hodiaŭ renkontos …
Igu min kreski en la amo al Vi.

FERMO DE LA MATENA PREĜO
Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne.

Amen.

Mia Sinjoro kaj mia Dio, mi ekgenuas antaŭ Vi kaj adoras Vian plej superan Majeston.
Mi dankas Vin pro ĉiuj bonfaroj, precipe ke Vi gardis min dum ĉi tiu nokto.
Mi dediĉas al Vi mian animon kaj mian korpon kaj ĉion, kion mi posedas.
Mi oferas al Vi ĉiujn farojn de la venanta tago. Mi volas ilin fari por Via honoro kaj por la savo de mia animo.
Mi firme intencas kristane travivi ĉi tiun tagon, ne ofendi Vin, mian amoplenan Patron, kaj bone plenumi ĉiujn miajn devojn.
Kompatema Dio, donu al mi la gracon por fidele efektivigi ĉi tiun intencon.

Amen.

La Ok Feliĉ-Anoncoj


Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo.
Feliĉaj estas la plorantaj, ĉar ili konsoliĝos.
Feliĉaj estas la humilaj, ĉar ili heredos la teron.
Feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili satiĝos.
Feliĉaj estas la kompatemaj, ĉar ili ricevos kompaton.
Feliĉaj estas la kore puraj, ĉar ili vidos Dion.
Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj.
Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo.

Mat 5,3-10

Ĉiutaga Preĝo


Sinjoro, mi scias, ke Vi min liberigos de mia mizero kaj kulpo. Faru, ke mi pri tio neniam forgesu; por ke mi ne dronu en malespero, por ke mi ne sufokiĝu en fiera pieco, por ke mi ne preterpaŝu indiferente la mizeron de miaj proksimuloj, por ke mi ne detruu la ĝojon de la aliaj.

Malfermu, mi petas, miajn okulojn, orelojn kaj koron, por ke mi admiru Viajn miraklojn; por ke mi laŭdu Vian perfektecon nun kaj en la eterna vivo. Amen.

Al la Gard-Anĝelo


Anĝelo de Dio, kiu estas mia gardanto, al kiu la Dia boneco min konfidis, lumigu kaj gardu min dum la tuta vivo kaj precipe en la horo de mia morto. Amen.

La Kruco-Signo


En la nomo de la Patro
kaj de la Filo
kaj de la Sankta Spirito.
Amen.

La 20 misteroj de la Rozario

Ĝojaj misteroj

- La anonco de la Anĝelo al la Virgulino Maria

- Vizito de Maria al Elizabeto

- La naskiĝo de la Infano Jesuo en Betlehemo

- La Infano Jesuo prezentita ĉe la Templo (prezento)

- Jesuo retrovita en la Templo meze de la instruistoj (retrovo)

Lumaj misteroj

- La Bapto de Nia Sinjoro Jesuo Kristo ĉe Jordano

- La nupto en Kana

- Jesuo anoncas la Regnon de Dio kaj invitas al konvertiĝo (montprediko)

- La Transfiguriĝo de Nia Sinjoro Jesuo Kristo sur Monto Tabor

- La starigo de la Eŭkaristio (lasta vespermanĝo)

Doloraj misteroj

- La preĝado kaj la agonio de Jesuo en la Olivarba ĝardeno

- La kruela skurĝado de Jesuo ĉe la kolono

- Jesuo kronita per tre pikantaj dornoj (dornokrono)

- Dolorplena vojaĝo de Jesuo al Kalvario (krucoportado)

- Krucumo kaj morto de Jesuo sur la kruco

Gloraj misteroj

- Resurekto de Nia Sinjoro Jesuo Kristo el la morto

- Ĉieliro de Nia Sinjoro Jesuo Kristo

- Descendo de la Sankta Spirito sur la Apostolojn kaj Marian en
la Vespermanĝejo (sendo de la Sankta Spirito)

- Ĉielenpreno de la Virgulino Maria


- Kronado de la Beata Virgulino Maria Reĝino de la Ĉielo kaj de la Tero

Pri Paco:


Ho Dipatrino, patrino de Kristo. Fidele vi persistis sub la kruco de via filo. Rapidu kun via helpo al ni, liaj gefratoj. Elaŭdu nin kaj gvidu nin sur la vojo de justeco, amo kaj paco. Amen.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu via nomo.
Venu via Regno.
Fariĝu via volo,
kiel en la ĉielo tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ
kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.
Amen.

Saluton Maria


Saluton, Maria, gracoplena,

la Sinjoro estas kun vi.

Benata vi estas inter la virinoj

kaj benata estas la frukto de via sino, Jesuo.

Sankta Maria, Dipatrino,

preĝu por ni pekuloj

nun kaj en la horo de nia morto.

Amen.

Preĝo antaŭ la Kruco


Ho Dio granda kaj glora,
mia Sinjoro, Jesuo Kristo,
disblovu, mi petas, la mallumojn de mia spirito,
donu al mi profundan humilecon,
fidon puran,
esperon firman,
amon ardan,
faru ke mi konu Vin, ho mia Dio,
kaj ke mi faru ĉion laŭ via sankta Volo.

Preĝo de Francisko el Asizo


Ho! Sinjoro, faru el mi ilon de Via paco.

Kie estas malamo,

Zorgu, ke mi alportu la amon.

Kie estas ofendo,

ke mi alportu la pardonon.

Kie estas malkonsento,

ke mi alportu la unuecon.

Kie estas dubo,

ke mi alportu la esperon.

Kie estas malĝojo, ke mi alportu la ĝojon.

Kie estas mallumo,

ke mi alportu la lumon.

Ho! Majstro, ke mi ne klopodu tiom:

Por esti konsolata, kiom por konsoli.

Por esti komprenata, kiom por kompreni.

Por esti amata, kiom por ami.

Ĉar - donante, oni ricevas,

pardonante, oni estas pardonataj.

Mortante, oni reviviĝas al la Eterna Vivo.

Tiel estu!