quinta-feira, 28 de novembro de 2013

KIEL EDUKI HULIGANON


1. Donu al via infano ekde la naskiĝo ĉion, kion ĝi volas!
2. Faru ĉiam tion, kion devus fari la infano! Kiam ĝi ne ordigis siajn ludilojn, vi ilin ordigu.
La infano ekkomprenos, ke la respondecon ne havas ĝi, sed alia homo.
3. Al la infano ĉion permesu. Ĉion legi, ĉion vidi en la televido. Ĝi devas akiri sperton kaj ekkoni, kio estas por ĝi bona kaj malbona.
4. Ridu, kiam la infano parolas vulgare. La infano ekkomprenos, ke ĝi estas saĝa kaj sprita.
5. Diru nenion al la infano pri Dio. Vivvaloron kaj mondideon ĝi devas trovi mem.
6. Ne diru al la infano, ke ĝi faras ion malbone. Neniam! Ĝi povus havi malbonan konsciencon kaj tio ne estas sana.
7. Viajn konfliktojn vi ĉiam solvu en ĉeesto de la infano! Ĝi havos bonan modelon por sia geedziĝo.
8. Donu al ĝi tiom da mono, kiom ĝi volas! Konsterniĝu, se ĝi devus labori.
9. Donu al la infano perfektan komforton! Por ke ĝi ne havu neŭrozon kaj minuskompleksojn.
10. Ĉiam defendu vian infanon! Kontraŭ instruistoj, najbaroj, polico. Ĝi havos ĉiam senton,
ke ĝi pravas.

Nenhum comentário:

Postar um comentário