quarta-feira, 27 de novembro de 2013

Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon


1 sed Jesuo iris al la monto Olivarba. 2 Kaj li revenis frumatene en la templon, kaj la tuta popolo venis al li; kaj li sidiĝis, kaj instruadis ilin. 3 Kaj la skribistoj kaj Fariseoj alkondukis virinon, kaptitan en adulto; kaj stariginte ŝin en la mezo, 4 ili diris al li: Majstro, ĉi tiu virino estas kaptita adultante, en la faro mem. 5 En la leĝo Moseo ordonis al ni tiajn ŝtonmortigi; sed kion vi diras? 6 Kaj tion ili diris, provante lin, por povi lin akuzi pri io. Sed Jesuo sin klinis, kaj per fingro skribis sur la tero. 7 Kiam ili ankoraŭ demandis lin, li leviĝis, kaj diris al ili: Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon. 8 Kaj denove li sin klinis kaj skribis sur la tero. 9 Sed aŭdinte tion, ili eliris unu post alia, komencante de la plej maljunaj kaj ĝis la lastaj; kaj restis Jesuo sola, kaj la virino staranta en la mezo. 10 Kaj Jesuo leviĝis, kaj diris al ŝi: Virino, kie ili estas? ĉu neniu vin kondamnis? 11 Kaj ŝi diris: Neniu, Sinjoro. Jesuo diris al ŝi: Ankaŭ mi vin ne kondamnas; iru, kaj de nun ne plu peku. Johano, 8.1-11.

Nenhum comentário:

Postar um comentário